martes, 10 de septiembre de 2013

Jara Asembleo 2013 Argentina Esperanto Ligo

La 13-an de Oktobro okazos la Asembleo AEL 2013 kadre de la Argentina Kongreso de Esperanto 2013 (12a, 13a kaj 14a de Oktobro)
Ni invitas vin partopreni por okazigi bonan kaj tre riĉan asembleon.
Ankaux novaj estraranoj estos elektitaj (cxiuj postenoj), do, vi mem povas farigxi estrarano!
Kore, Ni atendos vin!

Prezidantino: Mabel Ojeda
Sekretario: Jorge Enrique Cabrera


sábado, 31 de agosto de 2013

6a de septembro - festo en la sidejo de AEL - Transdono de diplomoj

Organizas: AEL - Petra Smideliusz

Mi gxoje informas vin ke en junio 7 pliaj kandidatoj partoprenis la bonaeran sesion de la 2a Tutmonda KER-ekzameno kaj ili cxiuj sukcesis. Tiel ni havas jam 16 argentinanojn kiuj trapasis la ekzamenon!
Gratulojn al ili!

La 6an de septembro ni organizas etan feston por transdoni al la sukcesintoj la diplomon en la sidejo, al kiu ni kore invitas vin cxiujn. Post la diplomtransdono okazos kunmangxado, pri kiu zorgas Clara Fernández kaj Mabel Ojeda. Eblos mangxi sandvicxojn kun kolbasetoj kaj viando. 
La festo komencigxos je la 19:30

La mangxo kostas laupersone 35 pesojn (la prezo enhavas unu sandvicxon kun kolbaso, unu sandvicxon kun viando kaj unu glason da trinkajxo). 
La kolektita mono iras en la kason de AEL por financi la kostojn de la sidejo.

Vi estas bonvena inviti amikojn kaj familianojn.  
Se vi volas partopreni nur la diplomtransdonon sed ne volas mangxi, ankau tio eblas kompreneble. 

Bonvolu konfirmi vian cxeeston al Mabel Ojeda en retmesagxo (mabelojedareyes@yahoo.com.ar) gxis la 5a de septembro. 

Amike,  

Petra Smideliusz

miércoles, 21 de agosto de 2013

AEL Konkurso pri desegnado kaj pentrado "Arboj de la mondo"


La konkursa temo estas: 
"Arboj de la mondo. Arboj de Vilaĝo Karlo Paco"
Aŭgusto-Septembro 2013

Argentina Esperanto Ligo invitas ĉiujn infanojn kaj gejunulojn (Esperantistoj kaj gefiloj de Esperantistoj), partopreni konkurson pri desegnado kaj pentrado, okaze de la 55a Argentina Kongreso de Esperanto realigota en la parko-bieno "La Quinta" en Vilaĝo Karlo Paco - Provinco de Kordobo - Argentino, de la 12-a ĝis la 14-a de Oktobro 2013.

La interesitoj povas partopreni per desegnaĵo aŭ pentraĵo laŭ iu ajn tekniko, ne tridimensia, en mezuro 227 por 316 mm, en unu el la  sekvaj kategorioj:
a) 4 ĝis 9-jaruloj; b) 10 ĝis 14-jaruloj; c) 15 ĝis 18-jaruloj
Dorse de la verko devas esti klare notitaj la sekvaj informoj: kompleta nomo de la aŭtoro, adreso, ret-adreso, naskiĝdato, titolo kaj tekniko.
La konkursaĵojn oni sendu volvitaj, ne falditaj, al la sekva adreso:
Argentina Esperanto Ligo
At. Jorge Enrique Cabrera
Camacua 105 Piso 5 B
(CP 1406) CABA
República Argentina


Ili estos akceptataj ĝis la 5-a de Oktobro 2013.

Estos aljuĝitaj po unu premio al ĉiu el la tri kategorioj a, b kaj c; tiu premio konsistos el argentina artaĵo. Cetere, estos aljuĝitaj du premioj "Honora mencio" en ĉiu kategorio.
Ĉiu konkursaĵo ricevita fariĝos parto de la kolekto de AEL.
Publikigo: La rajto je la unua presigo de la premiitaj verkoj apartenas al AEL, kiu ankaŭ poste rajtos aperigi ilin senpage en antologio de la Konkursoj papere, interrete kaj per aliaj medioj.

Pliaj informoj pri la Kongreso kaj ĝia programo ĉe http://www.esperanto.org.ar

sábado, 10 de agosto de 2013

Alvoko Jara Asembleo AEL OKTOBRO 2013

Estimataj samideanoj
La 13-an de Oktobro okazos la Asembleo AEL 2013 kadre de la Argentina Kongreso de Esperanto 2013 (12a, 13a kaj 14a de Oktobro)


Ni invitas vin partopreni por okazigi bonan kaj tre riĉan asembleon.
Ankaux novaj estraranoj estos elektitaj (cxiuj postenoj), do, vi mem povas farigxi estrarano!

Kore, Ni atendos vin!

Prezidantino: Mabel Ojeda
Sekretario: Jorge Enrique Cabrera

* * *
JARA AEL ASEMBLEO 2013

 
Argentina Esperanto Ligo
Laŭ rezolucio de la lasta Asembleo 2012, oni kunvokas al la partopreno en la Jara Asembleo 2013, okazonta la 13-
an de Oktobro, de la 10ª gis la 12ª horo, kadre de la Argentina Kongreso de Esperanto 2013 en Parko-bieno "La Quinta" Villa Carlos Paz,
Provinco de Córdoba.
Tagordo
Je la 13ª de Oktobro 2013 kaj laux la normalaj kaj tradiciaj reguloj por Asembleoj, oni pritraktos:
Temoj:
1) Malfermo
2) Protokoloj
3) Informoj de la estraranoj
4) Elekto de estraranoj - Periodo 2013-2016
5) Jara membrokotizo 2014: $ 280 (individua membro, pagebla trimonate $ 70)
6) Starigo de intensiva landa/regiona kurso de Esperanto, jare okazebla, en Villa Carlos Paz kaj en aliaj urboj
7) Internaciaj belartaj konkursoj cele al UK 2014
8) Disvastigo kaj landa agado 2013/2014.
9) Kongresoj, Universala Kongreso en Bonaero, Argentino 2014
10) Loko kaj dato por la venonta Asembleo 2014
Liga Argentina de Esperanto

Prezidantino: Mabel Ojeda
Sekretario: Jorge Enrique Cabrera

domingo, 12 de mayo de 2013


Estimataj amikoj,

Dato de  la Universala Kongreso 2014 en Buenos Aires: 26-an de Julio / 2-an de Aŭgusto 2014

Dato de  la Argentina Kongreso / Jara Asembleo AEL 2013 en Villa Carlos Paz: 12-an  / 13-an /14-an de Oktobro 2013

Dato de la Jara Ordinara Asembleo de AEL: Dimancxo, la 13an de Oktobro 2013
VI povas legi alvokon de la Asembleo cxi tie

Do, ni havas antaŭen tri gravajn eventojn kaj nun ni aranĝas ties programon kaj enhavon.

Vidu detalojn je la dekstra kolono sub la nomo:
- Aranĝoj por la UK2014 /
- Aranĝoj por la Argentina Kongreso 2013
- Nomumo de la Loka Komitato 2014

Se iu samideano volas partopreni (prelegi, disvastigi, aktivigi eventojn, prezenti ideon kaj volas proponi sin por preni iun ajn el la farendaj taskoj) bonvolu adresi al sekretario@esperanto.org.ar


Mabel Ojeda
Prezidanto AEL

Jorge Enrique Cabrera
Sekretario

* * * * * * * * * * * * * *


Estimado amigos,

Fecha del Congreso Universal de Esperanto en Buenos Aires: 26 de Julio al 2 de Agosto 2014

Fecha del Congreso Argentino de Esperanto en Villa Carlos Paz: 12,13 y 14 de Octubre 2013

Ahoraestamos preparando el programa y el contenido.

Los detalles pueden verse, en cada Congreso, sobre el margen derecho de esta página
en los enlaces:

- Aranĝoj por la UK2014 /
- Aranĝoj por la Argentina Kongreso 2013
- Nomumo de la Loka Komitato 2014

Quien deseen participar de los congresos (Disertar, presentar una idea, hacerse cargo de alguna de las tareas que deben llevarse adelante, dirigirse a sekretario@esperanto.org.ar

Mabel Ojeda
Prezidanto AEL

Jorge Enrique Cabrera
Sekretario