propuesta Carlos Paz - Córdoba

Okazigo de Argentina Kongreso 2013 kaj Asembleo de AEL en Carlos Paz - Córdoba

Proponis: Patricia Prat (Ŝi pretas kunlabori aktive en ĉiuj necesaj aranĝoj rilate al registaraj kaj privataj instancoj) / Jorge Enrique Cabrera

Loko: Carlos Paz - Provinco de Córdoba
Dato: Oktobro 2013 (Sabato 12 - Dimanĉo13 - Lundo 14)
Lundo 14 estas nelaborebla tago (du/tri taga kongreso)

Eblas apogo de la urba municipo: jes
Salonoj: senpage

Pri Oktobro:
- La vetero estas sufiĉe agrabla.
- Hoteloj ne estas plenaj, do, oni povos profiti bonajn rabatojn.
- 10 monatojn estas adekvata tempo por ekspliki, disvastigi, promocii kaj allogi personojn el Argentino kaj najbaraj landoj. Ĉi tio permesos al ĉiu partoprenonto, plani sufiĉe sian vojaĝon, ŝpari monon por aĉeti flugbileton, hotelon, ktp.

Pri la celo de la Kongreso:
- Fortikigo de la argentina movado (C paz troviĝas geografie je la meza punkto de Argentino)
- Regiona kongreso: integriĝo kun najbaraj landoj estas grava punkto en si mem kaj pli grava cele al UK 2014. Ampleksa partopreno de samideanoj de aliaj landoj (Brazilo, Ĉilio, Urukvajo, ktp) okazigos, ne nur brilan argentinan kongreson sed ankaŭ brilan UK 2014.

Do,
oni proponas la urbon Carlos Paz por okazigi Kongreson kaj Asembleon de AEL 2013 dum la monato de Oktobro 2013.

Rimarkindaj punktoj estas:
- Carlos Paz estas loko meze situata rilate al aliaj urboj de la lando.
- Proksime 20 km de Córdoba
- Tre bela turisma loko, amplekse konata.
- Permesas rapidan aliron al internacia flughaveno.
- Bus-stacidomo
- Forta institucia (privata kaj publika) vivo.

- Malferma aliro al oficialaj instancoj
- Senpaga salono
- Deklaracio de publika intereso


Distancoj:

Buenos Aires: 748
Bahia Blanca: 1011
Catamarca: 511
La Plata: 805
La Rioja: 462
Mendoza: 736
Neuquén: 1216
Resistencia: 919
Rio Gallegos: 2910
Rosario: 378
Salta: 938
Santa Fe: 436
Tucuman 634
Viedma: 1293



1 comentario:

  1. Saluton, Petra:

    >mi legis ambau proponojn, sed mi pensas ke ili ne estas suficxe bone ellaboritaj por ke oni povu decidi.
    >Al mi mankas cxefe bugxeto.
    >En la propono de Rio Negro mi vidis la sumon 400$ sed tio rilatas nur al la logxado, kion pri la aliaj kostoj? (ekz. mangxado, >programoj, ktp).

    Cxiu partoprenanto devas fari sian propran bugxeton.

    La plej gravaj elementoj de bugxeto estas , laux mi:

    1) Logxad-kosto

    Pri tio mi jam komentis en antauxaj mesagxoj.

    2) Mangxado:

    Kalkulu (pli malpli): prezoj de mangxajxoj en "Las Grutas" estas,averagxe, 10% gxis 20% pli altaj ol la prezoj de Bonaero. (pro vojagxo-kostoj). Eblas kuiri en la logxejo, kondicxe ke la partoprenantoj kunportu iliajn proprajn mangxilarojn (kampadej-mangxilaro).

    3) Transporto- veturado

    Eblas peti rabatojn al la bus-firmaoj.

    Mi jam ankaux komentis pri tio en antauxaj mesagxoj.

    Kiom da, entute, argentinaj pesoj la partoprenantoj bezonus?

    Tio dependas de cxiu individua partoprenanto.

    Mi nur povas doni kelkajn gvidliniojn, por ke cxiu esperantisto povus fari sian propran bugxeton.

    >En la alia propono (de Carlos Paz) mi vidis nenion pri bugxeto.

    La cxefa malavantagxo de tiu propono estas la disponebla tempo (nur tri tagoj!!!!). Do, tio malebligas , malfaciligas la partoprenon de argentinanoj logxantaj malproksime.

    Kompreneble, se ankaux oni atendas la partoprenon de eksterlandanoj, la afero estas, por ili, pli komplika

    >Krome, estus bone scii ion ankau pri eblaj programoj, kaj ecx pli grave, pri la organizanta teamo.
    >Kiom da personoj/kiuj disponeblas por helpi la laboron de Ruben/Patricia?

    La "kunordigantoj" nur povas prepari la grundon por fari la aktivadon.

    La AEL-instancoj devas prepari la programojn.

    Kunordigantoj ne povas altrudi programaron (nek programeron!!!).

    Do, la programaro devas esti kune farita.

    Cxu ankaux okazos "junular-kongreso", junular-asembleo? . Mi ne scias.

    Ili mem devas prilabori siajn proprajn programojn.

    Kunordigantoj nur povas kun-helpi.

    >Se mi devus vocxdoni nun, mi elektus la proponon de Ruben (do tiun de Rio Negro) nur cxar tiu propono aspektas pli ellaborita, sed >mi proponas ke ni petu detalan bugxeton de ili ambau antau ol vocxdoni.

    Ne estas eraro pensi pri cx $200 / $300 po tago (logxado + mangxado), po persono.

    Al tiu mon-sumo vi devas aldoni la bus-biletojn.

    Mi esperas ke tiuj cxi vortoj helpos vin, pripensi la aferon.



    Amike kaj cxiam je via dispono,


    Ruben Sanchez


    PS: Jen ero de dialogo inter Jorge kaj mi


    "
    > Ruben, pri Las Grutas, kiom da personoj minimume, ili konsideras por akcepti
    > nin. Gxis nun 30
    > pagantaj personoj sxajnas alta postulo.
    > Se ni ne atingas tian kvanton, nun, (eble poste, oni ne scias), kion fari?

    30 personoj estas la kvanto (pli-mapli) de litoj disponeblaj en la logxloko
    sugestita de mi.
    Se tiu kvanto ne kolektigxus, ni devus pagi por la "ne-cxeestantoj", gxis
    plenumi tiun kvanton.
    Do, anstataux $400 , ni devus pagi pli altan monsumon, laux la diferenco.

    "



    ResponderEliminar