Baza gvidilo por LKK-anoj (UK 2014)

Baza gvidilo por LKK-anoj (UK 2014)

C`iuj UK-oj estas malsamaj, kaj ĉiuj bezonoj rilate al la pretigado de iu UK ankaŭ varias laŭ la lando. Jen ĝeneralaj gvidlinioj por LKK-anoj:

Prezidanto: persono kiu tenas superrigardon de ĉiuj laboroj kaj delegas, urĝigas kaj decidas pri gravaj aferoj ene de LKK.

Sekretario: faras ĝeneralajn laborojn, kiuj ne estas specifaj de iu LKK-fako. Ekz: diskuto kun la respektiva landa instanco pri vizo donado. Ankaŭ povas transpreni la laboron de iu fako kiu ne havas respondeculon aŭ ke ne sukcesos ene de limdato liveri la laboron.

Kasisto: ekde la starigo de LKK li/ŝi devas libroteni ĉiujn eniron/eliron de mono el/en la LKK-kaso. Foje devas deĵori dum la kongresa semajno.

Gazetara Servo: zorgas pri diskonigado de la UK al la landa gazetaro (ankaŭ eksterlandaj, se eblas), kontaktas kaj estas kontaktitaj de gazetoj, radioj, televidstacioj pri la UK kaj Esperanto ĝenerale.

Programo: zorgas pri surlokaj detaloj de programeroj de la UK, ĉefe antaŭ la kongreso, sed ankaŭ dum (petataj aŭ ne de la CO). Povas kunlabori kun artaj aranĝoj.

Kongresejo: plej ofte estas mem la kongresejestro. Kontaktas la kongresejon kaze de urĝaj okazoj kaj problemoj antaŭ la kongreso, kaj estas la kontaktpersono kun la kongresejlaborantoj dum la UK. Persono kun decidkapablo por solvi lasminutajn problemojn pri salonoj dum la kongresa semajno. Zorgas pri ĝustaj kaj akurataj liveroj de aparatoj por la kunsidoj kaj prezentaĵoj, kaj ankaŭ zorgas pri ŝlosiloj (se necese).

Loĝigo: zorgas pri la kvalito de la hoteloj kaj loĝejoj, surloka kontakto inter hoteloj/loĝejoj kaj CO, zorgas pri mendoj de hoteloj/amasloĝejoj k.s. (kiam tio estas necesa!). Dum la kongresa semajno kunlaboras kun CO-oficisto pri surlokaj mendoj de hoteloj (antaŭ la UK tiu devas esti konata de la hoteloj por povi fari la rezervojn -- foje la kontraktita vojaĝagentejo zorgas pri tio) kaj ties librotenado.

Ekskursoj: zorgas pri la kvalito de la ekskursoj (autobusoj, funkciantaj sonsistemo, sufiĉa kvanto de ĉiĉeronoj kaj esperantaj interpretistoj, manĝoj dum la ekskursoj - vegetaraj manĝoj, akuratecoj de ekskursoj), vendo de ekskursbiletoj dum la UK (devas havi helpantojn dum la kongresa semajno por la vendado de biletoj, kontrolo de pagoj kaj de kvanto de ekskursanoj).

Giĉetoj: zorgas pri sufiĉa kvanto de deĵorantoj por la giĉetoj dum la kongresa semajno. Iu pli la deĵorantoj, des malpli da tempo ili devos deĵori kaj pli da tempo ili ĝuos la kongreson. Por la Informejo devas esti persono kiu bone konas la urbon kaj ĉefe la ĉirkaŭaĵon de la kongresejo. Informas pri diversaj aferoj, ankaŭ pri la lando. Dum la kongresa semajno transprenas la taskon fari la surlokajn aliĝojn kaj vendi bankedbiletojn. Por la aliaj giĉetoj nepras ke la persono kapablas labori respondece kun mono.

Kongresa kuriero: farado de la kongresa kuriero - redaktlaboro. Devas havi ĉiujn necesajn ilojn por la laboro. Antaŭvidi kaj pretiĝi por nekutimaĵoj dum la UK.

Artaj aranĝoj: kontakto inter la surlokaj/landaj artistoj kaj CO, kontakto kun alilandaj artistoj pri ĝustigoj de detaloj rilate al la prezentadoj dum UK (ĉu la lumigado taŭgas, ĉu la konektoj estas la samaj ol tiuj de la kunportotaj instrumentoj, grandeco de la scenejo, k.s.). Respondeca pri nacia vespero, kaj trovo (sugesto) de reĝisoro(j) por la Internacia Arta Vespero.

Bonveniga servo: zorgas pri trovo de kapablaj homoj kiuj bonvenigos la esperantistojn en flughaveno, fervoj- kaj busstacidomoj kaj povos indiki al ili la vojon al la hoteloj, kiel kaj kie preni taksion aŭ aŭtobuson, indiki monŝanĝejon kaj aliaj bezonoj rilataj al unuaj indikoj pri la urboj (nepre ne devas zorgi pri alirilataj problemoj).

Junulara programo: zorgas pri la junularo kaj ties amuzigo. Sufiĉe sendependa LKK-an(in)o kiu devas labori atentante pri ne troa elspezo de mono (sugesto por ŝparo = uzi la kongresejon por la aranĝoj, ĉar ĝi estas senpaga por la junularo). La programo multe varias laŭ la kutimo de la lando.

Amasloĝejo: foje sendependa de loĝiga servo. Foje kune kun junulara programo. Bv. legi klarigojn pri loĝiga servo kaj junulara programo.

Infana kongreseto: kunlaboras kun Adelaide Charriere kaj Bert Schumann, komisiitoj pri Internacia Infana Kongreseto. Zorgas pri bona loko de la IIK kaj zorgo kaj amuzigo de la infanoj.

En kelkaj landoj ekzistas apartaj zorgoj, tiel povas esti necesa aliaj LKK-an(in)oj, kiel ekzemple por kontakto kun loka registaro, pretigo de teatra vespero, ekstera okazigo de kongresaj programeroj, k.a.


Clay Magalhães
Konstanta Kongresa Sekretario
Universala Esperanto-Asocio

No hay comentarios:

Publicar un comentario