Eksterordinara Asembleo 8-an de Decembro 2012



Argentina Esperanto Ligo
Eksterordinara Asembleo 8-an de Decembro 2012



La 8-an de decembro 2012 cheestis Mabel Ojeda Reyes, Prezidanto AEL, Jorge Enrique Cabrera, Sekretario AEL, Agustina Pasavanti, Stephanie Cabovianco, Juan Carlos Cipriota, Antonio Ferrer, Alberto Aune, Adrian Alejandro, Petra Smideliusz, Jorge Montanari, Elena Morteo,  Alfredo Valle, Marcelo Lucero, Cecilia Prudkin, Gabriel Wagner, kun la vizito de Clay Magalhaes,  Konstanta Kongresa Sekretario de UEA kaj Luiz Carlos Barros, samideano el Brazilo kaj partoprenis per interreto Rubén Sanchez, Cesar Grau, Ary Borensweig, Violeta Paula Capella, Dante Diaz, Roberto Sartor, Ruben Teofilo Diaconu, Patricia Prat, Miguel Angel Zorzoni, kaj Pablo Leon.

La protokolo estis subskribita de Cecilia prudkin kaj Gabriel Wagner.

Post intensa debato kaj pritraktado de la temo, oni vocdonis kaj la plimulto decidis:

- Okazigi Regionan Kongreson en Carlos Paz - Provinco de Córdoba, 12-an, 13-an kaj 14-an de Oktobro 2013.

Dua temo estis nomumo de lokaj komitatanoj por la Loka Kongresa Komitato 2014.

Clay Magalhaes longe, klare kaj sufice eksplikis al ni funkciadon de la Loka Kongresa Komitato kaj tre detale respondis niajn demandojn.

Oni ne nomumis komitatanojn. AEL devos fari tion venontjare, sendi la liston al UEA kaj la komitato devos esti aprobita de UEA.

La komitato funkcios malferme kaj Clay Magalhaes gvidos nin chiumomente lau neceso de farotaj taskoj .
[Ni povas legi, je la dekstra kolono, gvidilon por komitatanoj]

Kelkaj rimarkindaj punktoj estas:
- La dato de la Universala Kongreso 2014: De la 26-a de Julio gis la 2-a de Augusto.
- Trovi apogon de registara instanco por financo de la Unua Bulteno (10.000/20.000 ekzempleroj)
- Plibonigi oferton por la kongresejo.
- Malfermi retajn vindozojn por promocio kaj disvastigo de la evento.
- Logotipo de la kongreso. Bildon por la Dua Bulteno. Pretigo de junulara programo. ktp

Se iu samideano volas partopreni la LKK-n 2014 bonvolu adresi al sekretario@esperanto.org.ar

Mabel Ojeda
Prezidanto AEL

Jorge Enrique Cabrera
Secretario






No hay comentarios:

Publicar un comentario