sábado, 31 de agosto de 2013

6a de septembro - festo en la sidejo de AEL - Transdono de diplomoj

Organizas: AEL - Petra Smideliusz

Mi gxoje informas vin ke en junio 7 pliaj kandidatoj partoprenis la bonaeran sesion de la 2a Tutmonda KER-ekzameno kaj ili cxiuj sukcesis. Tiel ni havas jam 16 argentinanojn kiuj trapasis la ekzamenon!
Gratulojn al ili!

La 6an de septembro ni organizas etan feston por transdoni al la sukcesintoj la diplomon en la sidejo, al kiu ni kore invitas vin cxiujn. Post la diplomtransdono okazos kunmangxado, pri kiu zorgas Clara Fernández kaj Mabel Ojeda. Eblos mangxi sandvicxojn kun kolbasetoj kaj viando. 
La festo komencigxos je la 19:30

La mangxo kostas laupersone 35 pesojn (la prezo enhavas unu sandvicxon kun kolbaso, unu sandvicxon kun viando kaj unu glason da trinkajxo). 
La kolektita mono iras en la kason de AEL por financi la kostojn de la sidejo.

Vi estas bonvena inviti amikojn kaj familianojn.  
Se vi volas partopreni nur la diplomtransdonon sed ne volas mangxi, ankau tio eblas kompreneble. 

Bonvolu konfirmi vian cxeeston al Mabel Ojeda en retmesagxo (mabelojedareyes@yahoo.com.ar) gxis la 5a de septembro. 

Amike,  

Petra Smideliusz

No hay comentarios:

Publicar un comentario