martes, 10 de septiembre de 2013

Jara Asembleo 2013 Argentina Esperanto Ligo

La 13-an de Oktobro okazos la Asembleo AEL 2013 kadre de la Argentina Kongreso de Esperanto 2013 (12a, 13a kaj 14a de Oktobro)
Ni invitas vin partopreni por okazigi bonan kaj tre riĉan asembleon.
Ankaux novaj estraranoj estos elektitaj (cxiuj postenoj), do, vi mem povas farigxi estrarano!
Kore, Ni atendos vin!

Prezidantino: Mabel Ojeda
Sekretario: Jorge Enrique Cabrera



JARA AEL ASEMBLEO 2013

 
Argentina Esperanto Ligo
Laŭ rezolucio de la lasta Asembleo 2012, oni kunvokas al la partopreno en la Jara Asembleo 2013, okazonta la 13-
an de Oktobro, de la 10ª gis la 12ª horo, kadre de la Argentina Kongreso de Esperanto 2013 en Parko-bieno "La Quinta" Villa Carlos Paz,
Provinco de Córdoba.
Tagordo
Je la 13ª de Oktobro 2013 kaj laux la normalaj kaj tradiciaj reguloj por Asembleoj, oni pritraktos:
Temoj:
1) Malfermo
2) Protokoloj
3) Informoj de la estraranoj
4) Elekto de estraranoj - Periodo 2013-2016
5) Jara membrokotizo 2014: $ 280 (individua membro, pagebla trimonate $ 70)
6) Starigo de intensiva landa/regiona kurso de Esperanto, jare okazebla, en Villa Carlos Paz kaj en aliaj urboj
7) Internaciaj belartaj konkursoj cele al UK 2014
8) Disvastigo kaj landa agado 2013/2014.
9) Kongresoj, Universala Kongreso en Bonaero, Argentino 2014
10) Loko kaj dato por la venonta Asembleo 2014
Liga Argentina de Esperanto
Prezidantino: Mabel Ojeda
Sekretario: Jorge Enrique Cabrera

* * *

1 comentario: